Internacia kulturejo

La Trinkejo

fr (français)   eo esperanto  
Aidez-nous à traduire ce site | Помогите нам перевести | Helfen Sie uns, übersetzen   
Ayúdanos a traducir | हमें अनुवाद करने के लिए मदद | Hjelp oss å oversette   



Nia internacia trinkejo

Agrabla ejo

Varmetose, en ligneca kaj ŝtoneca dekoro, KoToPo funkciigas trinkejon.

Oni ĝin trovas en la ĉefa salono tute nature intermiksita kun la biblioteko.
Altaj seĝoj permesas sidiĝi startable kaj interkonatiĝi aŭ informiĝi ĉe aktiva membro… Tabloj kaj seĝoj ebligas debatojn kaj interŝanĝojn, legadon kaj studadon trinkante mateon el Argentinio, rooibos el Sudafriko aŭ organikan lokan bieron…

Mezetaĝe troviĝas malaltaj tabloj, foteloj kaj milda lumo por pli trankvila momento…
La nivelo de la muziko ĉiam permesas konversacion…

En KoToPo, jam la trinkaĵoj vojaĝigas !

Tra trinkaĵaro ĉirkaŭ 150 speca, kun senalkoolaĵoj, biero kaj vino, ni proponas al niaj membroj malkovri novajn sentojn, samtempe kiel novajn kulturojn.
Same kiel niaj programaĵoj, la trinkaĵtarifoj restas alireblaj por la plej multo:bonkvalito ne estu nur por la plej riĉaj homoj!

Planedzorganta konsummaniero

Ni decidis emfazi la uzon de tri specoj da produktoj: :

La produktojn el organika agrikulturo

Ĉiuj niaj teoj kaj tisanoj (pli ol 40) venas el tiu fonto, same kiel multaj aliaj trinkaĵoj varmaj kaj malvarmaj. Ni strebas ebligi al ĉiuj homoj konsumi organikajn produktojn per tarifpolitiko helpanta tiun varon: ili plej ofte estas vendataj je la samaj prezoj kiel similaĵoj ne organikaj.

La produktojn el la "justa komerco"

Nia kafo kaj granda parto el niaj teoj estas tiel agnoskitaj. Tio pemesas helpi alitipajn rilatojn inter la popoloj: oni malfermiĝu al la aliulo kaj lin respektu ankaŭ tra alia maniero konsumi lian produktaĵaron.

La varoj el neindustriaj produktantoj

Plej ofte el lokaj faristoj, niaj bieroj, plej multo de niaj sukoj kaj aliaj trinkaĵoj venas el neindustriaj farejoj. Tiel ni subtenas alitipan konsumadon, tute for de la monotoneco de la trinkaĵoj industriaj. Aĉeti surlokaĵojn ankaŭ permesas malpli uzi transportilojn, grava polukialo, kaj helpas la ekonomian regionan vivon.

Bunta ejo

Oni pluvojaĝas per muziko: el la tuta Mondo, en mil kaj unu lingvoj, tradicia, moderna aŭ miksita... Temas pri alternativo al la ĉiam samspeca sono kiun oni bedaŭrinde tro ofte aŭdas amaskomunikile kaj en pli klasikaj distrejoj. Ne malofte, tiu muzika diverseco ekigas konversaciojn aŭ eĉ artajn renkontiĝojn fruktodonajn…