Internacia kulturejo

La Asocio

fr (français)   eo esperanto  
Aidez-nous à traduire ce site | Помогите нам перевести | Helfen Sie uns, übersetzen   
Ayúdanos a traducir | हमें अनुवाद करने के लिए मदद | Hjelp oss å oversette   



Prezentado de la asocio

La asocio « Mille et une langues » (Mil kaj unu linvoj) estas senprofitcela, laŭ la franca «leĝo de 1901». Ĝi estis fondita en 1997 kaj kreis KoToPon en 1999.

DetailProjets

Ĝi celas:

La Asocio intencas tiel helpi alian komunikadon inter personoj el diversaj nacioj aŭ gentoj, same kiel inter homoj kun malsama(j) gepatra(j) lingvo(j). Ĝi strebas agi kontraŭ pensunuformigon kiun elstaro de unu aŭ de kelkaj naciaj lingvoj niaopinie nepre kreas.

 

Kiel funkcias la asocio ?

Ekzistas kvar membro-kategorioj:

la uzantomembroj

Tiu aliĝo permesas konsumi en la trinkejo, uzi la dokumentejon kaj la bibliotekon, spekti prelegojn, debatojn kaj spektaklojn, partopreni la lingvajn interŝanĝojn, aliĝi al la pagendaj kursoj.

La jara kotizo liberprezas, ekde 4 €. Oni donas kiom oni volas sed kun 4 €ŭrojn minimume. Tio permesas al ĉiuj aliĝi laŭ sia riĉeco kaj bonvolo.
Ĉiujare, aliĝas inter 2 500 kaj 3 000 uzantomembroj.

la solidaraj membroj

Temas pri tiuj, kiuj volias montri sian solidarecon al nia agado. La jara kotizo estas je libera prezo, kun minimumo de 40 €. Estas simpla kaj efika maniero helpi nian laboron estante « solidaraj ». Aliĝu ĉi-tie.
Tiu aliĝo permesas partopreni la jaran ĝeneralan asembleon.

« la subtenantaj » membroj (aŭ "patronoj")

Temas pri tiuj membroj, kiuj foje donacis almenaŭ 800 €. Ilia kotizo ne jaras sed dumvivas. Sen ili, KoToPo neniam estus naskiĝinta. Vi ankaŭ povas iĝi tia membro: Aliĝu ĉi-tie.

Ni dankas, al tiuj personoj, kiuj malavare uzis sian monon por subteni la ideojn kiujn ni defendas.

la aktivaj membroj

La jaran kotizon, ekde 20 €, celas tiujn kiuj volas regule partopreni la vivon de KoToPo.

Por certigi plurespekton de la celoj, la novaj aktivaj membroj estas elektitaj unuanime de la komitatkunsido. Ili devas plene konsenti pri la celoj kaj la interna ideo de la asocio.
Ilia nombro varias (averaĝe deko)...sed ofte ne sufiĉas.
Aktivaj membroj aŭ fojfojaj volontuloj, ankaŭ vi povas helpi, informiĝu ĉe respondeculo!

Membriĝu !

Se vi subtenas nian agadon kaj emas al la pluvivo de KoToPo, ne hezitu!
Iĝu membro ĉi-tie (reta formularo), aŭ plenigu la  paperan bultenon [PDF, en la franca].

(Ekzistas ankaŭ aliaj manieroj partopreni la vivon de KoToPo). Vidu tiun paĝon

Jara Ĝenerala Asembleo

La ĝenerala asembleo de la lerneja jaro 2019-20 okazis januare 2021, en nia ejo.

Listo de la Komitata estas legebla sur la franca paĝo.

Kial ni kreis KoToPo-n ?

(Ĉi-tiu teksto estis verkita en 1997, je la fondo de "Mille et une langues", kiam KoToPo ankoraŭ ne ekzistis. De tiam, la projekto evoluis, la teamo parte ŝanĝiĝis, tempo pasis...tamen la teksto fudamentas kaj daŭre aktualas.

KoToPo estas multkulturejo...
ĉar ni multnombre interesiĝas ne nur pri la franca aŭ la angloparolanta kulturoj sed pri tiuj de la tuta mondo,
ĉar la emo pli bone ilin koni pli kaj pli senteblas,
ĉar tiuj kulturoj sin esprimas per malsamaj lingvoj,
ĉar apud la naciaj lingvoj ekzistas la internacia lingvo Esperanto.

KoToPo ankaŭ estas internacia trinkejo...
ĉar multaj francoj kaj eksterlandanoj — ĉu studentoj, turistoj, rifuĝintoj aŭ gastlaboristoj — emas al gastigema ejo kie renkontiĝi, interŝanĝi, pli bone konatiĝi,
ĉar pli facilas debati pri internacia komunikado, homaranismo, lingva politiko aŭ interŝanĝi taŭgajn adresojn ekterlandajn ĉe trinkeja tablo ol per amaskomunikiloj,
ĉar jam ekzistas irlandanaj pajboj, alĝerianaj trinkejoj, bharatanaj restoracioj, afrikanaj dancejoj, afganaj tetrinkejoj.

ĉar multaj rigardas la mondon kia ĝi estas sindemandante "kial?"dum aliaj rigardas ĝin kia ĝi povus esti sindemandante "kial ne?"

Tiel naskiĝis tiu aventuro nomata « KoToPo »