Internacia kulturejo

Dokumentoj

fr (français)   eo esperanto  
Помогите нам перевести | Helfen Sie uns, übersetzen | Ayúdanos a traducir | हमें अनुवाद करने के लिए मदद | Hjelp oss å oversette   

Nia dokumentejo

La gazetbretoj

La asocio abonas dekon da gazetoj kaj revuoj kaj ricevas multajn aliajn ne-regule, ĉu esperantistajn, ĉu francajn,

Tiu internacia, nacia kaj regiona gazetaro, celanta nian kulturan projekton, mafermas fenestron al la mondo.

DetailFacade

La bretoj pri « lingvoj kaj kulturoj »

Utilaj adresoj kaj varbiloj pri asocioj permesas orientiĝi tra tiu kultura riĉeco.

La bretoj pri la « surloka kultura vivo »

Vi ankaŭ povas kapti informojn pri la venontaj kulturaĵoj de la regiono: bonega maniero konatiĝi kun Liono kaj ties kultura riĉeco.
Se vi mem agadas en la kultura aŭ asocia regiona reto, KoToPo povas funkcii iel kiel peranto kaj pli konatigi viajn aktivaĵojn.

Tamen, la asocio konservas la rajton akcepti aŭ ne afiŝojn kaj varbilojn.

La prifakaj dosieroj

Ili estas oridigitaj laŭ du kategorioj: la lingvoj kaj lingvogrupoj, la landoj kaj regionoj de la mondo.
Vi povas ilin uzi por specifa celo aŭ pli simple por havi facilajn orientigilojn.
Vi ankaŭ povas konsulti multnombrajn mapojn kaj urboplanojn el la tuta mondo kaj praktikajn informojn pri Liono kaj ties regiono.

Parto de nia dokumentaro estas je libera dispreno, alia surloke konsulteblas kaj parto estas prunteprenebla.

Vi posedas taŭgajn dokumentojn kiujn vi ne plu uzas ?
Eble estas homoj al kiuj ili utilos ĉi-tie !